Soneto pri K. I. Gałczyński
Konstanty Ildefons Gałczyński 
post milito kaj elmigrado 
revenis al pola restado 
ĉar iu povis lin konvinki 

post lia morto la filino 
prizorgis la poet-arkivon 
ŝi ricevis ŝokan travivon 
post kiu ŝi estis fratino 

venis l’ viro de Germanio 
„mi estas Gałczyński” komencis 
ĉu vere estis bigamio? 

poeto havis du edzinojn 
eĉ se li tion ne intencis 
nun centjariĝo faras ŝpinojn
Zuriko, la 23an de januaro 2005