Soneto pri sukcesfiasko
venis la gasto por barĉado 
kun poeto do poezia 
disputo estis erozia 
pri amerikana invado  

estis merkrede – nun sabato 
oni devas vidi programon 
de fiaskuloj veran dramon 
mi prenas ĝin kun aprobato 

“Bund der Polnischen Versager”
alie polaj fiaskuloj 
la plej interesaj fuŝuloj 

la pola klubo en Berlino 
bonege arta je fascino 
la nomo estas ŝerca blager’
Zuriko, la 29an de januaro 2005