Soneto pri la sama loko
post kvin jaroj tute hazarde 
mi vidis la saman salonon 
tempo malebligis rekonon 
kaj homoj rigardis min tarde 

"kiu vi estas - ĉu la sama?..."
mi respondis - neniu aŭdis 
okuloj min grize rigardis 
manĝaĵo ne ŝajnis plu fama 

iam fotoj kaj nun spegulo 
pendas sur reciproka muro 
sub ĝi sidas la plenaĝulo 

tiam mi skribis pri heredo 
kiun mi cedis por futuro 
ĉu validas iama kredo?
Zuriko, la 7an de januaro 2005