Soneto pri nebulvaloroj
sur la preĝejoj katolikaj 
elstaras ture krucoj pentaj 
fore krizas virkokoj ventaj 
protestantisme hermetikaj 

nebulo kuŝas inter temploj 
tiu nebul-ligeco restas 
kurtene kredantojn molestas 
per nebulpensaĉaj ekzemploj 

ĉiutagece simplaj homoj 
kaŝitaj en siaj problemoj 
perdas diferencojn de domoj 

kaj sentoplena nebuleco 
apartenas al poemtemoj 
sinonimo de malheleco
Zuriko, la 1an de oktobro 2005