Soneto pri malgrandaj ŝanĝoj
evento nin povas molesti 
kanceliero se virino 
do nepre kancelierino 
alie ja ne povas esti 

atento ĝuste plenumiĝis 
viro senespere foriris 
ĉe la fino iom fakiris 
tamen tute ne freneziĝis 

prijuĝo venas de amaso 
iam nun kaj ankaŭ venonte 
jen la socia embaraso 

tre multaj balotojn bojkotas 
mi iras baloti volonte 
ĉar mi por virinoj balotas
Bastiono de Silento, la 11an de oktobro 2005