Soneto pri perdita paro
mi revenas al unu paro 
li ne egalpaŝis verŝajne 
kun ŝia intelekto gajne 
pro tio foriris de baro 

nun li serĉas sian liberon 
volas nepre esti artisto 
sed li nur estas fetiĉisto 
kaj pozas por eniri sferon 

bedaŭre vere bedaŭrinde 
ĉar ŝi decas ĉiam agrable 
trankvile kaj saĝe probable 

kaj li rigardas mondon blinde 
anstataŭ animo li havas 
tion per kio false ravas 
Bastiono de Silento, la 16an de oktobro 2005