Soneto pri etikedmanko
neglekti ĉiujn etiketojn 
sed ne etikon - gardu Dio 
estas mia ŝanĝa hobio 
kiel kulermanĝi kotletojn 

tiam mi elvokas skandalon 
acidiĝas apudaj minoj 
verŝajne pro acidrutinoj 
rigardante vane vandalon 

por iu tempo restas paco 
neniu min tiam invitas 
mi povas vivi sen minaco 

tamen poste ĉiuj forgesas 
pri kazo eĉ kelkaj profitas 
ĉar famo rarece progresas
Bastiono de Silento, la 23an de oktobro 2005