Soneto pri malĉeestaĉo
kiel ĝis nun ne la programoj 
sed mokaj trompludoj decidas 
kaj registaro suicidas 
malekziste sed kun proklamoj 

mi skribis modestan leteron 
al prezidento de Pollando 
por ke ĝi ekestu Svislando 
montrante demokratisferon 

mi scias ke malĉeestantoj 
tute ne ekzistas socie 
ili estas nur atestantoj 

ĉu validos mia oferto 
prenita nun kun emocio 
kaĵ ĉu fruktiĝos mia sperto?
Bastiono de Silento, la 28an de oktobro 2005