Soneto apud birdogripo
mi supozis ke la najbaro 
jam manĝis anserojn pro gripo 
sed mi vidas ke tiu tipo 
tre zorgas pri sia gregaro 

laŭleĝe oni devas fermi 
ĉiujn birdojn en tranoktejo 
sed en histeria gripejo 
oni ja ne povas ekstermi 

fajro kamena estingiĝis 
sed restis ardo por kaŝtanoj 
kiuj mirinde bongustiĝis 

revenu ni al anserpovo 
anserblekitaj doktoranoj 
en Getingo kisas laŭ blovo
Bastiono de Silento, la 31an de oktobro 2005