Soneto pri deva moralo
en diversaj situacioj 
ni diras pri stato morala 
komprenante kiel normala 
sed estas diversaj racioj 

religio havas moralon 
kaj devigas siajn kredantojn 
plenumi proprajn variantojn 
ne alian eventualon 

ĉiu moralizado fermas 
individuan liberecon 
dum senpensa obeo ĝermas 

devigo al moralo ĝenas 
nin kaj aliajn per prudeco 
rekonsciiĝo poste venas
Zuriko, la 4an de oktobro 2005