Soneto pri nenio grava
lastatempe poloj pripensas 
ĉu respubliko solidara 
povas esti imaginara 
kiu diferencojn kompensas 

en Harlem oni ne elektas 
demokratojn - vivo amara 
restas leberale koŝmara 
sistemo vidpunktojn konektas 

same en Pollando mizero 
volas agi kapitalisme 
kun revo pri plena prospero 

du partiojn la samajn celojn 
popolo traktas pesimisme 
gvidantoj rakontas fabelojn
Zuriko, la 9an de oktobro 2005