Soneto pri fajrantaj moroj
en tiu tago sanktaj fajroj 
lumigas polajn sepultejojn 
oni diras fantomsidejojn 
sed kun fantomoj sen salajroj 

kaj mi en Silentbastiono 
en kameno bruligas morojn 
kaj kune forajn rememorojn 
pri ludo per akordiono 

ĉe mi sidis miaj gepatroj 
kaj frato - ili ne plu vivas 
nun restas nur tempokalfatroj 

mia ekzisto estas certa 
eĉ se ĝi ofte defensivas 
cerbo ŝajnas ankoraŭ lerta
Bastiono de Silento, la 1an de novembro 2005