Soneto pri l' festa donaco
libron mi donos kuraciston 
tiun pri kiu ni disputis 
"...por kompreni polojn" imputis 
al politiko publiciston 

antaŭe mi skribos dediĉon 
"por la sesdeka naskiĝtago..."
malfrua estas tiu ago 
sed havas la saman kondiĉon 

doktoro Werner Woodtli konas 
Polion kaj interesiĝas 
pri nuna stato kiu dronas 

"la dekunuan de novemro" 
mi skribas kaj l' dato prestiĝas 
ne - mi ne estas ĝia membro
Zuriko, la 11an de novembro 2005