Soneto por varti ekzemplojn
dekstruloj dismetas kronetojn 
sub tabuloj de maldekstruloj 
kaj nenio pri naciuloj 
plorsalikoj havas piretojn 

kaj eble devas tiel esti 
ke ĉefamikon de teroro 
oni memoras kun honoro 
ceremonio tentas festi 

"donis... ekzemplon Bonaparte" 
oni kantas antaŭ tabulo 
de l' Napoleon-kontraŭulo 

de donataj ekzemploj varte 
la mondo ne estas feliĉa 
sed ege groteska kaj kiĉa
Zuriko, la 14an de novembro 2005