Soneto pri depravacio
mi ege ŝatas korespondi 
kun kelkaj junaj filologoj 
ĉar el leteroj venas logoj 
kiel lingvon delekte sondi 

proverbo pri unu bovino 
kiu eĉ se tre laŭte muĝas 
ne donas lakton kaj rifuĝas 
jen groteska kria kulmino 

polaj soldatoj en Irako 
estas granda depravacio 
simila al "Cindroj"-atako 

de Napoleon-soldatbando 
en Smosierra - l' formacio 
restas hontega por Pollando
Zuriko, la 20an de novembro 2005