Soneto pri l' arta kampanjo
mi skribis al la prezidento 
"post Usono kaj Japanio 
la ŝancon havas nun Svisio 
por ekzempli savan momenton" 

la leterkopiojn mi sendis 
al ĉiuj urbestroj kaj voktoj 
ne tentante al ribelnoktoj 
sed pensoj similaj min fendis 

la famega Tocqueville parolis 
"komunumo de Dio venas 
pri republikoj homoj rolis" 

homo bezonas komuneston 
li sole ne ĉion komprenas 
dum en skipo plenumas teston
Zuriko, la 25an de novembro 2005