Soneto pri bigoskuiro
decido kuiri bigoson 
ne apartenas al apreza 
ĉar korpo fariĝas tro peza 
sed faru ni bonan etoson 

saŭrkraŭton kaj dolĉan brasikon 
antaŭe kuiru separe 
poste miksu ĉion fumare 
kun ĉio donante paprikon 

ekzistas diversaj eblecoj 
ĉiu havas propran recepton 
pri gustoj decidas gustpecoj 

jam meznokto post kvin minutoj 
mi provos farante escepton  
por malgrasigaj atributoj
Zuriko, la 26an de novembro 2005