Soneto ku kiĉaj aŭguroj
dum nokto de l' sankta Andreo 
fluas tra l' mondo vaksa kiĉo 
en la formo aŭgurfeliĉo 
kaj ludas per hazarda kreo 

la avo Andreo ne fandis 
vakson sed diris pri aŭguro 
de Vernihoro ĉar futuro 
de li veriĝis - frazojn skandis 

"superstiĉo ne estas kredo" 
"kantoj aldonas kroman forton" 
kiujn mezuris laŭ rimedo 

aventuroj estis malvenkoj 
multfoje preterpasis morton 
sidante sur la ĝustaj benkoj
Zuriko, la 30an de novembro 2005