Soneto pri povoposedo
komence de l' registkunveno 
ĉiuj geministroj leviĝas 
kiam venas l' ĉefo - kremliĝas 
samtempe laŭ cara posteno 

financministrino parolis  
tio ne kongruas partie  
"silentu!" laŭ ordono "ĉie!" 
kaj registaranoj tombolis 

mi legis pri "polaj eventoj" 
"konkludan raporton" kaj tiuj 
similas al la nunaj tempoj 

restas en mi iamaj sentoj 
herooj ŝanĝiĝas - ne ĉiuj 
agadis kiel disidentoj
Zuriko, la 9an de novembro 2005