Soneto pri paĝmalapero
konstato ke paĝo pereis 
ne apartenas al agrablaj 
mi pensis pri kaŭzoj probablaj 
kaj la supozoj pekojn kreis  

kiu ŝuldas pri la pereo 
Kilu skribas - manko teknika 
alia ke elektronika 
venĝ-CIA - trista ideo 

ĉu sekvo de unu disputo 
sur la paĝo de Polonio 
kosmulo falis kiel guto  

finfine KREATIVMEDIO 
sendis leteron - ironio 
funkcias sonetopedio
Zuriko, la 1an de decembro 2005