Soneto zorge datrevena
Wolfgang Günther de Nula Horo 
festas hodiaŭ naskiĝtagon 
mi havas neniun imagon 
kiel reveni al fervoro 

eĉ festo de Esperantio 
ne varmigas min optimisme 
ĉar landoj nacionalisme 
droniĝas en demokratio 

la hodiaŭaj datrevenoj 
en danĝere granda plimulto 
troviĝas en mortaj havenoj 

forigis ilin historio 
nun jam aliloke tumulto 
rulas feste kun eŭforio
Zuriko, la 15an de decembro 2005