Soneto kun Tietze-sindromo
mi kalkulas - du kuracistoj 
poste unu - paŭzo - du pluraj 
kvin tute - diagnozoj spuraj 
de diversaj specialistoj 

Barbara sternume doloris 
ŝvelo radiiĝis al kapo 
kaj de etapo al etapo 
survoje pro malsano ploris 

finfine en la hospitalo 
okazis ke Tietze-sindromo 
estis kaŭzo por tiu malo 

nun ni festas pro naskiĝtago 
sed precipe pro sansimptomo 
ĉar jam ne turmentas lumbago
Zuriko, la 17an de decembro 2005