Soneto pri malmizerigo
"ĉu la plej bona registaro?" 
demandas entuziasmuloj 
kaj kion diras mizeruloj? 
"estas tro frue por taksaro" 

tamen simila opinio 
devenas de multaj ekspertoj 
ke almenaŭ povant-ofertoj 
zorgas prestiĝe je unio 

oni rimarkas honestecon 
neniuj antaŭaj povantoj 
tiel zorgis pri malhavantoj 

oni sentas malamikecon 
de aliuloj  al regantoj 
malmizeron de apogantoj
Zuriko, la 18an de decembro 2005