Soneto kun la ĉefministro
venas periodo terura 
oni sorĉistinon ĉasados 
regantoj promese invados 
per entreprenado vultura 

kio dia al Dio donu 
kio cezara por Cezaro 
la ĉefo de konsilantaro 
sed ĝustan fakturon proponu 

mite vokas falsaj profetoj 
komunumoj havas nenion 
registaro vivas de betoj 

laŭleĝe alie justece 
malsata ricevas rest-ion 
por ne agi malfacilece
Zuriko, la 19an de decembro 2005