Soneto pri deforma senco
iam oni pripensis sencon 
kaj metaforon de Kristnasko 
nun estas nur konsuma tasko 
flegi manĝan ambivalencon 

foje bone foje malguste 
sed la celo estas la sama 
esti riĉa konata fama 
kaj bonfarton eltrovi ĝuste 

dum en Irako okupantoj 
murdas milojn da irakanoj 
ĉie sonas kristnaskaj kantoj 

ĉu tie troviĝas spirito 
de la betleĥemaj kabanoj 
en kiuj naskiĝas Dungito?
Zuriko, la 24an de decembro 2005