Soneto pri polaj damnitoj
mi malbenas juran justecon 
kiu sendas polajn soldatojn 
al Irako por helpi "fratojn" 
kreante por mi malaprecon 

estu damnita ĉefministro 
vi povus eble raspi krenon 
sed ne havi tiun postenon 
vi similas nun al filistro 

vi tre endanĝerigas polojn 
kaj baldaŭ venĝo povas veni  
tial vi nun mendu konsolojn 

oni devas esti kreteno 
por "stabilizadon" kompreni 
laŭ murdo kaj plena ĉagreno
Zuriko, la 28an de decembro 2005