Soneto kun nandiktaturo
denove fino proksimiĝas 
ĉiuj faras jarajn sumigojn 
provas trovi novajn instigojn 
kaj ofte ankaŭ koleriĝas 

tiuj de Juro kaj Justeco 
ordonis murdi irakanojn 
aŭ regi farante ĉikanojn 
estas ilia naiveco 

mortpuni kaj bati infanojn 
ĉu laŭ la kristana kodekso? 
mezepoko benas satanojn 

programo de balaaĵejo 
laŭ tipa nanuma komplekso 
kun nandiktatura juĝejo
Zuriko, la 29an de decembro 2005