Soneto dezira por ĉiuj
la plej bonŝancan registaron 
gvidas Kazimiro Buŝkurba 
ne tro forta tamen perturba 
kaj ĝusta por fari eraron 

poloj bezonas disciplinon 
regantoj tion ne esceptis 
sed sejmo vindleĝon akceptis 
strange entirante PO-spinon 

novjare mi ĉiujn deziras  
por ke ili ricevu multon 
tamen eliminante stulton 

pri politiko mi sopiras 
por ke ĝi estu pli pacema 
kaj ne kiel ĝis nun blasfema
Zuriko, la 31an de decembro 2005