Soneto kun sankta Barbara
Barbara-tago por ministoj 
estas okazo por festegi 
blovorkestroj povas bruegi 
laŭ notoj de marŝkomponistoj 

mi prunteprenis uniformon 
de la mineja direktoro 
Władysław Witek - kun fervoro 
gvidis mi teatran platformon 

nomtago de mia edzino 
por ŝi ne estas tradicio 
sed ni festetas laŭ rutino 

la sankta kuŝas en preĝejo 
Gesuiti en Venecio 
apud nia dua loĝejo
Zuriko, la 4an de decembro 2005