Soneto pri severa vintro
ĉe Bastiono de Silento 
severa vintro kun minus ses 
interne eĉ pli malvarme jes 
froston mi akceptis kun sento 

najbaro zorgas pri kokinoj 
sed mi ovojn ne volis mendi 
li ne povis pro tio plendi 
min frapis aliaj destinoj 

de kameno disiĝis varmo 
ligno pafetis kaj flagretis 
interno kovriĝis per ĉarmo 

mi devis ion skribi nepre
do mi sonete interpretis 
frostegon kaŝiĝantan vepre
Bastiono de Silento, la 1an de februaro 2005