Soneto diversopinia
mi kredas ke mi estas sana 
ĉar en mi nenio doloras 
post frazeolmanĝo mi floras 
dum vento blovas uragana 

pri tio neniam mi pensus 
sen kuracista opinio 
malsanon sugestus nenio 
se ĝin ironio kondensus 

mi fartas sin sufiĉe forte 
pri preno de medikamentoj 
decidas kuracisto vorte 

inter ni estas diferencoj
en medicinaj argumentoj 
ankaŭ en eblaj konsekvencoj
Zuriko, la 11an de februaro 2005