Soneto pri tondraj deziroj
neĝtempesto venis kun tondroj 
kiel deziroj Valentinaj 
fortaj kaj slogane rutinaj 
kun floroj petoloj kaj miroj 

Zbyszek Dobrzyński naskiĝtagon 
sesdek naŭan hodiaŭ festas 
verŝajne la memoron testas 
forpelante vintran lumbagon 

por ni sonoras dek du jaroj 
Barbara - Stanisław komune 
ni ne kolektas kalendaroj 

denove malantaŭ fenestro 
krom fulmo pri aĝ’ oportuna 
ŝerce ludas Guggen-orkestro
Zuriko, la 14an de februaro 2005