Soneto pri nebula neĝo
iom da suno iom neĝas 
nebula neĝo ne forfalas 
ĝi ŝvebas kaj ĉion vualas 
kovrita tero pace preĝas 

sinjoro Tagliaferri venis 
kaj mezuris niajn fenestrojn 
por ni faru lumajn sekvestrojn 
ĝis nun ni lumigon eltenis 

vidindaĵo estas belega 
sed kiam suda lumo brilas 
laboro fariĝas rilega 

tiam taŭga estas ŝirmilo 
kiam la suno malutilas 
mi povas skribi en trankvilo
Zuriko, la 16an de februaro 2005