Soneto kun nomo Arthur Baur
por mi li estas la aŭtoro 
de „La fenomeno Svislando“ 
konata bone en Pollando 
pri l’ svisa sistemo kaj moro 

sur apuda librobretaro 
kuŝas de li aliaj libroj 
kaj ĉiuj obeas je lingvoj 
la ĉefa lia problemaro 

li fariĝis naŭdekjaraĝa 
jen kaŭzo por aplaŭda festo 
la soneto restas omaĝa 

li mem ja estas fenomeno 
ne nur pro l’ naskiĝtaga gesto 
sed pro lia verka soleno
Zuriko, la 19an de februaro 2005