Soneto kun eta promeno
elefant' mortigis flegiston 
verŝajne pro vintro severa 
Germanio kanceliera 
ne plu ŝatas socialiston

dum mia mallonga promeno 
iu demandis min pri vojo 
esperante - grandega ĝojo 
estis interesa mateno 

Stanisław Mandrak telefonis 
per "Skype"  - fono komputila 
tute senpaga do utila 

mi kelkajn programojn abonis 
poste venis grava averto 
kaj antivirusa oferto
Zurych, la 21an de februaro 2005