Soneto kun okazintaĵoj
sinjoro Martin Meyer vokis 
ke iu volas min kontakti
sed ne scipovas reton trakti 
informe kaj tio min ŝokis 

sufiĉas kliki mian nomon 
ekzemple en Google-trovejo 
aŭ en alia adresejo 
en kiu homo trovas homon 

tamen estis ege agrable 
kun sinjoro Meyer paroli 
tio donos frukton probable 

samtempe mi ricevis petojn 
ĉar kelkaj komencis ĥoĥoli 
por de ili fari poetojn
Zuriko, la 22an de februaro 2005