Soneto pri revolucio
"Morto de Danton" Georg Büchner
hieraŭ dum preskaŭ kvar horoj 
kun revoluciaj hororoj 
estas pli ol kun Wolfgang Günther 

amiko de Sinjoro Dio 
volas baloti por Spinozo 
sed la lasta metamorfozo 
ne emas paroli pri pio 

de Christoph Marthaler spektaklo
okazis malrevolucia 
sed fascina kiel obstaklo 

por fari iun ajn heroojn 
gilotino ekzekucia 
elvokis publikajn vetoojn
Zuriko, la 23an de februaro 2005