Soneto kontraŭfatalisma
mi ne estas esperantisto 
sed verŝajne esperantanto 
ĉar mi skribas en Esperanto 
kiel simpla aventuristo 

ĉiam per venonta laboro 
mi ripozas de tuj finita 
aŭ povas esti forlasita 
supoze pro nova vektoro 

tre ofte mi devas forkuri 
certe de ideologioj 
povante kun ili konkuri 

kiam ismo postkuras ismon 
ekestas malsanaj socioj 
kaj mi ne ŝatas fatalismon
Zuriko, la 27an de februaro 2005