Soneto kun diverscitaĵoj
"meznokte mi forlasas domon 
enirante malrealecon"
"mi povas vidi malfratecon 
aŭ pekan paradizan pomon" 

"najbarino nervoze frapas 
plankon de ŝia malekzisto" 
"komencanta esperantisto 
nenion komprenante gapas" 

"du telefonoj de anoncoj 
por unu mankas kapitalo 
alia ŝvitas je prononcoj" 

"mi tamen preferas la duan 
ĉar li scias pri soklofalo 
kaj ekspluatas la unuan"
Zuriko, la 29an de februaro 2005