Soneto pri duoblaj maskoj
ĉiu zorgas pri du vizaĝoj 
samtempe aliajn ŝuldigas 
homo kaj porko – duobliĝas 
laŭ ŝuldoj kaj ne laŭ domaĝoj 

ekzemple – sinjoro Johano 
de la kultura materio 
venis al l’ pola galerio 
pro arto sed ankaŭ por pano 

li servaĉis kiel agento 
kaj liaj interparolantoj 
mensogis lin tute sen sento 

li transdonis falsajn informojn 
al aliaj kunlaborantoj 
plenumante sistemajn normojn
Zuriko, la 5an de februaro 2005