Soneto pri la opinioj
de tempo al tempo mi legas 
la opiniojn de aliaj 
verkistoj pri kreaĵoj miaj 
kaj mi ilin kore dankegas 

ili ĉiuj estas afablaj 
sed ne eldonas la esencon 
havante nur bonan intencon 
por resti sufiĉe agrablaj 

escepton faras la virino 
Czesława Łachut - doktorino 
pri la pola filologio 

ŝi kun la faka energio 
analizas ĉiujn detalojn 
malkovrante la idealojn
Zuriko, la 7an de februaro 2005