Soneto pri ruzsupereco
afero estas tute klara 
ni ĉiuj frue al malfrue 
havos en vico lokon true 
ne forgesu pri tio kara 

sed ĉiuj aliaj aferoj 
ne estas por ĉiuj la samaj 
komediaj aŭ akre dramaj 
kaj kun diversaj manieroj 

se iu ne scipovas skribi 
ne signifas samtempe stulton
ĉar tiu povas fari multon 

antaŭ ol saĝulo komprenos 
ke li povas pro trompo ĝibi 
analfabeto forpromenos
Zuriko, la 1an de marto 2005