Soneto pri volo al sano
blovas ventoj  kiam hazarde 
venas pensoj je iu sento 
dominas kaj gravas silento 
kiu parolas nur rigarde 

mi estas sana sed aliaj 
havas kontraŭan opinion 
akceptas mian ironion 
la kuracisto familia 

"se mi vin vidas - mi tuj ridas" 
diras doktoro kabareda 
kiun mi bedaŭrinde fidas 

verŝajne mi estas tro sana 
pro tio la dato merkreda 
ne tute povas esti vana
Zuriko, la 15an de marto 2005