Soneto inter la friponoj
unu scipovis kontraŭstari 
pro tio meritis atenton 
ne pro kuraĝo perdis senton 
sed por kun aliaj avari 

jes temis konstante pri mono 
kiu prenis multe da stupo 
tiu havis rangon en grupo 
friponon mensogis fripono 

nun li estas heroo grava 
sur la tute alia flanko 
koloro ne ruĝa sed flava 

liaj iamaj kamaradoj 
hodiaŭ diras nur pri manko 
je la plej mizerantaj gradoj
Zuriko, la 23an de marto 2005