Soneto pri matena luno
malantaŭ komputilekrano 
duonluno matena brilas 
ĉielo per bluo subtilas 
ornamita per talismano 

iam ne estis tio ebla 
ĉar entute ne povis esti 
kaj nun oni povas digesti 
ĉion kio estas trovebla 

romantiko en komputilo 
kun luno fore de fenestro 
jen simple moderna utilo 

certe iam en venonteco 
nin vokos surluna Maestro 
kiu zorgos pri trankvileco
Zuriko, la 3an de marto 2005