Soneto pri regaj kondiĉoj
perceptu ni la klaran veron 
ke krome de Dio tutpova 
estas alia forto mova 
reganta la kontraŭan sferon 

tiu povo ofte montriĝis 
per formo de sendependeco 
kaj pro tute alia speco 
jam ĉe Tutpovo ne prestiĝis 

froste - varme... pluvoze - seke... 
dolĉe - amare... venke - perde... 
afable - moke... pie - peke... 

la mondon regas kontraŭstaroj 
ekzisto disvolviĝas verde 
kaj grize sen kromaj deklaroj
Zuriko, la 1an de aprilo 2005