Soneto - kiu estas saĝa?
oni klaĉas ofte erare 
ke intelekta matureco 
estas egala kun saĝeco 
esploru problemon kompare 

tre ofte simpla kamparano 
estas pli saĝa ol pastoro 
ankaŭ eĉ pli ol profesoro 
kiu ŝajnas pensa titano 

ne tiu kiu multe scias 
sed nur tiu kiu scipovas 
uzi scion kaj tuj konscias 

povas agadi kiel saĝa 
peranto ĉar li sencon trovas 
konkludo restas avantaĝa
Zuriko, la 14an de aprilo 2005