Soneto pri intelektuloj
intelektuloj estas ĉiam 
ribelantoj kontraŭ doktrinoj 
ideologiaj difinoj 
liberpenson helpas neniam 

rilatoj al propraj profitoj 
estas aliaj ol en bankoj 
kondiĉoj de diversaj flankoj 
povas gvidi al diskreditoj 

mi ne volas indiki pekojn 
nek serĉi malĝustajn pravigojn
aŭ per saĝo imiti grekojn 

penslibero - jen mezurilo 
nur ĝi povas doni instigojn 
por intelekta maltrankvilo
Zuriko, la 17an de aprilo 2005