Soneto pri redakta paŭzo
al Tiĉino kaj Venecio 
mi komputilon ne kunprenos 
nur kun krajono mi alvenos 
al koresponda sonetkaŭzo 

post la reveno al Zuriko 
mi tajpos la tutan verkaĵon 
por plibonigi konstruaĵon 
helpos min neniu amiko 

konstruado de SONETADO 
daŭros pli longe – avantaĝo 
statistike kreskas legado 

gelegantojn mi pardonpetas 
pro mankoj dum mia vojaĝo 
de nun mi nenion enmetas
Zuriko, la 22an de aprilo 2005