Soneto pri komplika vojo
neniu - nur ni sur stacio 
trajno nur por ni ambaŭ venis 
poŝtvagonon ĝi peze trenis 
laŭ groteska dispozicio 

ankoraŭ kelkaj trajnoŝanĝoj 
finfine post fumigacio 
alvenis ni al Venecio 
vigle trapasis loĝ-aranĝoj 

okazis agrabla surprizo 
ĉar loĝejo ŝajnis tre bela 
kun vidindaĵa paradizo

tra fenestroj odoris maro 
ĝuste alvenis jaĥto vela 
verŝajne kun spirita varo
Venecio, la 30an de aprilo 2005